En la 1496-a E_elsendo el la 25.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia elsendo daŭras la sondokumenta retrorigardo al la 111-a UK en Graz. Hodiaŭ ni ligas al la eventoj el la 6-a de aŭgusto, dum kiu i.a. estis du programeroj ligitaj kun la beletra vivo de la E-komunumo. Ĵus aperis la GK de UEA kun la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026. En nia elsendo tiujn rezultojn sondokumente prezentas la prezidanto de la BK-oj Miguel Fernández. La sondokumento aperas en la reredaktita formo por la bezonoj de la elsendo. Ĝi estas trovebla en la fb-a profilo de Amikoj de Belartaj Konkursoj de UEA. La
En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informos pri planita por septembro renkontiĝo dediĉita al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo. Ni informas krome pri reveno al historia kutimo en Krakovo malfermi kaj fermi la urban
En la 1494-a E_elsendo el la 15.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas pliaj sonscenoj el la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz. Ili rilatas al la raporto de la Katalin Kováts pri la dumkongresa laboro de KER-komisiono de UEA. Sekve la estraranoj – Gong Xiaofeng – Arko, So Jinsu kaj Zdravka Boytcheva prezentas la nunjarajn distingitojn per la Diplomo pro la Elstara Agado kaj per la Diplomo pro la Elstara Arta Agado. Tiu listo aperis postkongrese kiel la Gazetara Komuniko de UEA: uea.org/gk/1320a1. • Kiel ni informas en la elsendo en la
En la 1493-a E_elsendo el la 08.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas elektitajn sondokumentojn el la Solena Fermo. Aŭdiĝas en ĝi – laŭ la sinsekvo de la programo – la vortoj de la Ĝenerala Sekretario, Aleks Kadar. La rezolucion de la 111-a UK prezentas Manuela Ronco. Jérémie Sabiyumva prezentas la decidon pri la la nunjara atribuo de la Premio Onisaburo Deguchi, kiu iris al kubaj esperantistoj. Fine aŭdiĝas la ferma parolado de la UEA-prezidanto, Fernando Maia. • La foto akompananta la programinformon rilatas al la transdono de la
En la 1492-a E_elsendo el la 06.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de SAT-reprezentantoj Haesim PARK kaj Marcelo Redulez. Pri ŝanĝo de respondecoj pri la scienca laboro de UEA informas François Lo Jacomo dum Amri Wandel proksimigas kaj invitas al la bunta scienca programo de la 111-a UK en Graz. En nia raporto ni informas pri la riĉa turisma programo de la 111-a UK, inkluzive de la merkreda Ekskursa Tago. Ni informas pri la ĵaŭda 4-sesia Espe
En la 1491-a E_elsendo el la 04.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia marda sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de reprezentanto de edukado.net kaj KER-ekzamenoj de UEA, Katalin Kováts kaj la salutmesaĝo de la vicprezidanto de Akademio de Esperanto, Brian Moon. Ni interparolas kun Adjévi Adjé por ekscii novaĵojn pri la E-movado en Afriko, la funkciado de afrika budo ĉe la 111-a UK kaj publika renkontiĝo kun kongresanoj. Ni mallonge enrigardis la nunjaran kunsidon de Oomoto. Niaj pliaj son
En la 1490-a E_elsendo el la 03.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutoj de TEJO, kiujn transdonis ĝia prezidantino, Ana Ribeiro. Temas krome pri la salutoj de ILEI, kiujn transdonis la vicprezidantino de la Ligo, Alessandra Madella. Lunde mi renkontiĝas kun i.a. Heather Heldzingen ĉe la giĉeto de la 112-a UK en Melburno. Ni informas pri tre sukcesa renkontiĝo de E-radioj kun reprezentantoj de la melburna 3ZZZ, kun redaktorino de E-elsendoj de Radio Vaticana – Marija
En la 1489-a E_elsendo el la 02.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas sondokumentojn el la unua parto de la Solena Inaŭguro. Bonvenigan saluton de la prezidanto de LKK, Ewald Schick. La mesaĝon de Margaret Zaleski-Zamenhof lige kun la kongreso kaj ĝia temo „Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. Tiun temon proksimigas la reĝisoro de la kongresa temo, Michael Boris Mandirola. Plia sonsceno rilatas al la omaĝo al mortintaj lastatempe esperantistoj. Ni informas pri novaj Honoraj Membroj de UEA. En la fino aŭdiĝas la Kongresa Parolado
En la 1488-a E_elsendo el la 01.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas la 1-an sonraporton pri la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio. Antaŭ nia mikrofono gastas Eliza Kehlet el Danio, kiu kun multaj el ni matene viciĝis por transpreni la kongresdokumentojn. Jam enirinte la kongresejajn salonegojn ni renkontis nian redakcian kolegon, Maciej Jakot, kiu dum tiu ĉi kongreso rolas ankaŭ kiel la stabano de la Kongresa Fako. La sekve aŭdiĝinta intervjuo kun UEA-prezidanto i.a. rilatis al la okazinta hodiaŭ posttagmeze Komitata Forumo pri administrado. La bunta Mo
En la 1487-a E_elsendo el la 31.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la dua kaj la lasta tago de la 1-a Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. En ĝi pri elektitaj programeroj ni interparolas kun iuj el la partoprenantinoj de la kongreso, kiuj interparoloj bone spegulas kelkajn facetojn de la kongreslaboroj. Temas pri tiaj programeroj, kiel la prelego kaj la sekva diskuto pri la prelego de Sean O’Riain „Virinoj en kelta Irlando” kaj la prelego de Mireille Grosjean „Esti virino”. Ruth Kevess-Cohen proksimigas la enhavon de sia prelego pri „Georgia O’Ke
En la 1486-a E_elsendo el la 30.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la inaŭguro de la Unua Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. Ĝi enhavas alparolojn, salutojn kaj bondezirojn okaze de ĉiu tiu evento kronologie de i.a. Mireille Grosjean, la konsilantino de la Komisiono, gvidinta la inaŭguron; de la prezidanto de UEA, Fernando Maia; de la vicprezidantino de la 111-a UK de UEA, Norina Schantl; de reprezentantino de E@I kaj de la Kongresa Fako de UEA, Dorota Rodzianko; de Gong Xiaofeng (Arko), UEA estrarano kaj membro de la Komisiono pri Virina Agado
En la 1485-a E_elsendo el la 27.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas sonscenojn de redaktoro Maciej Jaskot el la semajnfina kongreso de polaj esperantistoj en Bielsko-Biała, en la suda Pollando. Liaj antaŭmikrofonaj gastoj estas So Jinsu kaj Ajvi el Koreio kaj Teresa Sibilak el la pola urbo Góra. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pola fraga sezono 2026 kaj pri la iniciato/konkurso de la Instituto Polonica serĉi spurojn de poloj kaj poleco dum la someraj vojaĝoj tra la mondo. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la komenciĝintaj laboroj de polaj ar
En la 1484-a E_elsendo el la 20.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas UEA-estraranino i.a. pri la virina agado, Miora Raveloharison. Ni interparolas kun ŝi pri la laboro de la Virina Komisiono kaj la Virina Kongreso okazonta sojle de la 111-a UK en Graz, Aŭstrio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri la akirinto de la Arĝenta Fifro dum la daŭranta en Varsovio Orgena Festivalo; pri plia centro de la japana kulturo, ĉi-foje en Kielce; pri "Solaris" de Stanisław Lem deklarita la plej brila romano de la pola literaturo. • En la E-komunuma segmento ni inf
En la 1483-a E_elsendo el la 15.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni memorigas la arkivan interparolon kun la forpasinta la 14-an de julio 2026 Hans Michael Maitzen, konata aŭstra esperantisto ekde sia junaĝo ligita kun la E-movado kaj komunumo. Ĝi estis registrita en Graz en 1994 lige kun la Internacia UEA-simpozio „Internacia Familio – ĉu utopio aŭ realaĵo”. • En la komencaj aktualaĵoj – post enrigardo en historiajn datojn ligitajn kun 15.07 – ni referencas al la rangolisto de la plej sekuraj landoj laŭ Global Peace Index. Ni informas pri modernigoj en la varsovia bes
En la 1482-a E_elsendo el la 10.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La ĉefan parton de nia elsendo okupas la sonsceno pri la funebraj solenaĵoj de Przemek Wierzbowski, elstara pola esperantisto, kiuj okazis la 9-an de julio en Bjalistoko, en la loka Funebra Domo kaj sekve en la Farny-tombejo, ID 8207. Ni informas samtempe, ke eblas subteni la familion de Przemek per omaĝaj mondonacoj ĉe la adreso: https://4fund.com/pl/wsnyms. • En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 10.07 - ni informas pri la 38-a festivalo „Sonoj de la Nordo” kaj pri vilaĝo Brzózki, en kiu tr
En la 1481-a E_elsendo el la 05.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan E-elsendon ni dediĉas grandparte al la forpasinta lastmarde elstara pola, jungeneracia esperantisto, Przemysław Wierzbowski el Bjalistoko. Ni prezentas la porokazan interparolon kun la konata bjalistoka E-aktivulo Jarosław Parzyszek.Ni ĉerpas el la aŭtobiografio de Przemek por la nova ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof en la bjalistoka E-centro lanĉota en 2027. Ni memorigas nian arkivan antaŭmikrofonan renkontiĝon el 2021 pri polaj tradukaĵoj al Espetano okaze de la pola Tago de la Nacia Legado. • En aktualaĵoj ni
En la 1480-a E_elsendo el la 30.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia redakcia interparolo ni referencas al la Poliglota Renkontiĝo okazinta fine de majo en Brno. Ni vastigas la temon je la aktuala kono de fremdaj lingvoj en Pollando kaj la unia celo, ke ĉiu EU-civitano estu trilingva. Krome ni mencias i.a. pri rapidkurso de Esperanto dum la maja evento. • En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 30.06 - ni informas pri la Muzeo de Vivaj Instrumentoj en la loko Ćmielów; pri la premio Sybilla 2025 por la kastela muzeo en Malbork, pri la Varsovia Orgen
En la 1479-a E_elsendo el la 25.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ denove ni invitas al kunfoliumado de iuj el la laste venintaj al la Redakcio E-gazetoj. Temas pri la 241-a numero de „La Informilo” de Espéranto France-Est kaj pri la junia numero de „Esperantolehti” el Finnlando. • En aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 25.06 – ni informas pri ekspluatado de relative antaŭnelonge malkovritaj sukcentavoloj en la orienta Pollando; pri Esplor-centro en Bjalistoko traktonta polajn minoritatojn; pri polo agnoskita en la grupo de la plej elstaraj arkitektoj de Eŭropo. • En la
En la 1478-a E_elsendo el la 20.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo historian interparolon (1992) de redaktoro Andrzej Pettyn kun konata viena esperantisto, parolisto de la vienaj E-elsendoj pri tio, kiel komenciĝis la kunlaboro de vienaj, aŭstraj esperantistoj kun la Pola Instituto en la aŭstra ĉefurbo. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 20.06 - ni informas pri novaj tradicioj registritaj en la pola Listo de la Nacia Kulturheredaĵo; pri la 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo, la institucio, kiu rolis kiel ĝermo de la un
En la 1477-a E_elsendo el la 15.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Printempo plenplenas. En nia redakcia interparolo ni koncentriĝas pri polenportaj insektoj, aparte la mielproduktaj abeloj, intereŝanĝante iujn konatajn kaj aliajn malpli konatajn informojn pri mielproduktado kaj diversaj aspektoj de tiuj tre gravaj organismoj vivantaj ĉirkaŭe de ni. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la verdaj urboj de Eŭropo, pri kreskanta en Pollando interesiĝo pri Suda Koreio, pri pola kantisto Jakub Józef Orliński, plia ambasadoro de la firmao Rolex. • En la scienca rubriko ni referencas al la Gazetar
En la 1476-a E_elsendo el la 10.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Bonvenigante la revenantan turisman sezonon ni memorigas nian malnovan felietonon pri la vizitinda pola ĉemara urbo, Puck. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 10.06 - ni informas pri interesa pola-hispana projekto ligita kun enscenigo de la opero de Manuel de Falla „Fuego Fatuo”, en kiu li uzis la komponaĵojn de Frederiko Chopin; pri la ekspozicio dediĉita al la karpatrutenaj artistoj en la varsovia Etnografia Muzeo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la UEA-decido okazigi l
En la 1475-a E_elsendo el la 05.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La 1-an de junio skuis la E-komunumon informo pri la neatendita forpaso de la eminenta barata esperantisto Probal Dasgupta, la prezidanto de la E-Akademio, eksa du-oficperioda prezidanto de UEA. Ni memorigas lin adiaŭe per nia arkiva interparolo kun li el la Lahtia UK. Pri la forpasinto informis Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2026/06/01/forpasis-probal-dasgupta/. En ĝi troviĝas aparta nekrologo de Marc van Oostendorp: https://www.liberafolio.org/2026/06/02/intelektulo-en-neintelektula-mondo/. Apartan Gazetaran Komun
En la 1474-a E_elsendo el la 30.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Ĵus aperis oficiale ĉe Vinilkomo la plej nova bitalbumo de Martin & la talpoj, kiun ni bonvenigas ankaŭ per aparta atento donita a ĉiu tiu albumo kaj Martin Wiese mem. Ni citas fragmente du kantojn „La Roko” kaj „La rezisto”. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 30.05 - ni informas pri eksterordinara ekspozicio en la Reĝa Kastelo en Varsovio dediĉita al la 400-jariĝo de la Operteatro de la reĝo Vladislavo la 4–a Vasa; pri la daŭranta en Varsovio Internacia Librofoiro; pri la septembra
En la 1473-a E_elsendo el la 25.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia fina literatura segmento ni mallonge memorigas tri poemojn de fama estona poetino, tradukistino – Hilda Dresen, difinata kiel la patrino de estonaj esperantistoj. Ŝia 130-a naskiĝdatreveno pasis antaŭ du semajnoj, la 11-an de majo 2026. Ni prezentas ŝiajn tri mallongajn poemojn: Printempe, Nasturcioj, Estus sensence…. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la nomumita - por la tradukdirektoro en Eŭropa Komisiono - Marcin Stryjecki; pri polaj 100-jaruloj; pri barcelona rifuĝejo por polaj militinfanoj de la 2-a mon
En la 1472-a E_elsendo el la 20.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa redakcia interparolo Gabi kaj Barbara „enrigardas” la pollingvan komikson „Ideo” de Jacek Świdziński, kiu estis eldonita en aprilo. Nun daŭras serio de aŭtoraj renkontiĝoj en diversaj polaj urboj, pri kio informas foto akompananta la programinformon el la provizoj de Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de memorigindaj datoj el 20.05 - ni informas pri lanĉota komence de junio Muzeo de Igor Mitoraj en Pietrasanta; pri unika trovaĵo en Pollando, bizanca